Kalendaro de florantaj mirindaĵoj: en Hebrea aŭtonoma regiono (plu – HAR) de Rusio oni kreas la unikan florgvidilon por turistoj kaj lokaj historiistoj

Ekskurso de la Rusia geografia societo (plu – RGS) al la florado de Dauria rododendro en majo de la 2025a jaro. Foto: Dmitrij Verkhoturov

Baldaŭ, ĉiu naturŝatanto de HAR havos personan gvidilon en la mondon de ĝiaj florantaj riĉaĵoj. La regiona branĉo de RGS komencis krei la unikan atlas-kalendaron de la brilflorantaj plantoj de la regiono. Ĝi estos ne nur simpla broŝuro, sed praktika gvidilo, kiu malkaŝas la florad-horaron de preskaŭ kvindek el la plej vidindaj reprezentantoj de la loka flaŭro.

La projekto estas realigita kun la subteno de Prezidenta subvencia fonduso (plu – PSF) kadre de la iniciato “Piedirado-FO (Piedirado de Fora Oriento): de amatora ĝis organizita turismo". Ĝia celo estas sistemigi la longdaŭrajn sciencajn observojn kaj igi ilin alirebla ilo por la evoluigo de eduka turismo.

photo_2025-12-08_20-19-11_1.jpg

Skizo de la atlaso

La publikaĵo baziĝas sur la materialoj de multaj ekspedicioj de la sciencistoj de Instituto de la kompleksa analizo de la regionaj problemoj de Malproksima orienta branĉo de Rusa akademio de sciencoj (plu - IKAP MOB RAS), multaj el kiuj estas membroj de RGS.

La publikaĵo kunigos:

  • Sciencan fidindecon: kontrolitajn priskribojn de ĉirkaŭ 50 plantospecioj.
  • Eksteran belecon: buntajn fotojn faritajn en la naturmedio.
  • Praktikan avantaĝon: detalajn mapojn kun la lokoj de kreskantaj floroj kaj semajnan florad-kalendaron.

Ĉi tiu formato permesos al vojaĝantoj kaj al organizantoj de vojaĝoj  precize plani la vojon por kapti la pinton de florado de specifaj plantoj — de la unuaj primoloj de printempo ĝis aŭtunaj koloroj.

anna_andreychenko_1.jpg

La lotuso de Komarov. Foto: Anna Andrejĉenko

Ĝi estos pli ol ordinara kalendaro, ĉar kreado de la atlaso estas nur parto de grandskala projekto. La regiona branĉo de RGS planas okazigi grandan edukan forumon "Piedirado-FO", kie ĉiĉeronoj, instruistoj kaj entuziasmuloj povos ne nur ricevi la novan eldonon, sed ankaŭ ekposedi la bazon de la kompetenta organizado de turismaj eventoj.

"Ni certas, ke ĉi tiu produkto iĝos "surtabla" libro por ĉiuj, kiuj volas pli profunde ekkoni la naturan heredaĵon de HAR" - diras Denis Fetisov, unu el la ĉefaj kreantoj de la projekto, direktoro de IKAP MOB RAS. - "Ĝi helpos ekvidi nian regionon en nova, hela lumo — semajnon post semajno."

Oni atendas, ke la atlas-kalendaro plialtigos la allogecon de la regiono por ekoturistoj kaj lokaj historiistoj, provizante ilin per la unika ilo por krei neforgeseblajn itinerojn. Ĝia publikigo estos vera donaco por ĉiuj, kiuj pretas por novaj malkovroj en HAR...