En la Hebrea Aŭtonoma Regiono oni hele festis la Tagon de geografiisto kaj la datrevenon de la Rusia geografia societo (plu – RGS (ruse – РГО). En Birobiĝano, omaĝe al la 180-a datreveno de la RGS kaj la 15-a datreveno de ĝia regiona sekcio, oni preparis riĉan programon: kostuman paradon "Marŝo de Tergloboj", koncerton de bardaj kantoj, temajn areojn, fotozonojn. Krom tio la gastojn de la ferio atendis loterio kaj multo alia.
La evento okazis en la urba parko, kie de la mateno regis la festa etoso. Homoj plenigis la lokojn, anticipante interesajn malkovrojn. Unu el la ĉefaj eventoj estis la bunta "Marŝo de Tergloboj" - la parado de geografiaj simboloj de nia planedo: de miniaturaj modeloj ĝis grandskalaj instalaĵoj. Pli ol 100 homoj en diversaj kostumoj piediris de la kajlo de rivero ĝis la Parko de kulturo kaj ripozo.
— Mia familio jam la dua jaro partoprenas en ĉi tiu marŝo. Ĝi estas amuza kaj interesa, la infanoj ŝatas ĝin. Kiam ni promenas, vestitaj en kostumoj de tergloboj, ni montras al ĉiuj: nia mondo estas granda kaj diversa, kaj geografio estas lingvo, kiu unuigas homojn. Estas bonege senti sin kiel parto de komunumo, kiu strebas al scio, esplorado kaj zorgema sinteno al la ĉirkaŭa naturo, — dividis per siaj emocioj partoprenanto Julija Verĥoturova.
Dum festo estis ceremonio de enmanigo de membrokartoj al novuloj de la Rusia geografia societo en la Hebrea Aŭtonoma Regiono. Ĝi fariĝis simbolo de daŭrigo de la tradicioj de eduka laboro kaj aktiva partopreno de loĝantoj en esploragadoj.
Ankaŭ dum la festado de la Tago de geografiisto, oni gratifikis per dankleterojn la organizaĵojn, kiuj provizas valoregan helpon en la efektivigo de eventoj de la Rusia geografia societo sur la teritorio de la Hebrea aŭtonoma regiono.
La festa areo gastigis kreivajn interagajn majstrajn klasojn, kie ĉiu povis provludi siajn fortojn, akiri novajn sciojn pri geografio kaj en rilataj disciplinoj. Vizitantoj kreis bildon el la konturoj de diversaj teritorioj (kontinentoj, landoj, subjektoj de la Rusia Federacio), studis geografiajn instrumentojn, rigardis monton da gemoj kaj kostumojn de la deversaj popoloj de la mondo, teksis panelon el herboj, lernis ligi turismajn nodojn, kaj ankaŭ vizitis fotekspozicion kaj specialajn temajn areojn de la Ministerio pri krizoj de Rusio kaj la Naturrezervejo Bastak. La plej aktivaj ricevis memorindajn premiojn.
— Hodiaŭ estas signifa dato — la Rusia geografia societo festas sian la 180-an datrevenon, kaj ekzakte la 15 jaroj antaŭ, iniciatemaj homoj kreis ĝian regionan sekcion en nia aŭtonomio. La Rusia geografia societo en la Hebrea aŭtonoma regiono famiĝis per gravaj projektoj de kaj federacia kaj regiona nivelo, per turismaj ekskursoj al signifaj lokoj de nia regiono, per prelegejo, kiu fariĝis allogejo por intelektuloj, kaj per multaj aliaj mirindaj eventoj. Nun en nia regiono ni havas 154 membrojn kaj en nia lando ni estas preskaŭ 30 mil. Ni deziras al ĉiuj ĉiam konservi rezervojn de bonkoreco kaj amo en la profundo de siaj koroj! La ideoj estu efektivigitaj kun intereso kaj entuziasmo, — Anna Zubareva, Prezidanto de la regiona sekcio de la Rusia geografia societo en la Hebrea aŭtonoma regiono, alparolis la partoprenantojn de la celebrado.
Akustika koncerto kun bonaj malnovaj turistaj kaj bardaj kantoj kreis specialan festan etoson.
La Tago de geografiisto en la Hebrea aŭtonoma regiono fariĝis ne ordinara festo, sed vera evento, kiu unuigis homojn kaj denove pruvis, ke geografio estas mirinda kaj multfaceta scienco. Ĉi tiu festo denove memorigis al ĉiuj, kiom bela estas la mondo ĉirkaŭ ni, kiom da sekretoj kaj misteroj kaŝiĝas en la vasteco de nia planedo kaj kiom grave estas konservi amon kaj respekton por ĉiuj vivaĵoj sur la Tero.